Menu

Psalmaro 125

BFB

1 Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne. 2 Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne. 3 Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo. 4 Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro; 5 Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate