Menu

Psalmaro 15

BFB

1 Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? 2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro; 3 Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; 4 Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas; 5 Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate