Menu

Psalmaro 3

BFB

1 Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi! 2 Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio.Sela. 3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo. 4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.Sela. 5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas. 6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi. 7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis. 8 Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno.Sela.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate