Menu

Psalmaro 82

BFB

1 Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas. 2 Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela. 3 Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj. 4 Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu. 5 Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero. 6 Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; 7 Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. 8 Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate