Menu

Psalmaro 87

BFB

1 Lia fundamento estas sur la sanktaj montoj. 2 La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob. 3 Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela. 4 Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis. 5 Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas. 6 La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela. 7 Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.

Everything we make is available for free because of a generous community of supporters.

Donate